Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1488-a E_elsendo el la 0108.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni prezentas la 1-an sonraporton pri la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz, Aŭstrio. Antaŭ nia mikrofono gastas Eliza Kelhet el Danio, kiu kun multaj el ni matene viciĝis por transpreni la kongresdokumentojn. Jam enirinte la kongresejajn salonegojn ni renkontis nian redakcian kolegon, Maciej Jakot, kiu dum tiu ĉi kongreso rolas ankaŭ kiel la stabano de la Kongresa Fako. La sekve aŭdiĝinta intervjuo kun UEA-prezidanto i.a. rilatis al la okazinta hodiaŭ posttagmeze Komitata Forumo pri administrado. La bunta Movada Foiro ebligis rerenkonti reprezentantojn de dekoj da organizoj kaj asocioj. Antaŭ nia mikrofono gastas reprezentantino de Ĉina E-Ligo.
• La akompana al la programinformo foto prezentas la nunjaran Movadan Foiron.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.








Dankon pro la raportado!