Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1481-a E_elsendo el la 05.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nian hodiaŭan E-elsendon ni dediĉas grandparte al la forpasinta lastmarde elstara pola, jungeneracia esperantisto, Przemysław Wierzbowski el Bjalistoko. Ni prezentas la porokazan interparolon kun la konata bjalistoka E-aktivulo Jarosław Parzyszek.Ni ĉerpas el la aŭtobiografio de Przemek por la nova ekspozicio pri Ludoviko Zamenhof en la bjalistoka E-centro lanĉota en 2027. Ni memorigas nian arkivan antaŭmikrofonan renkontiĝon el 2021 pri polaj tradukaĵoj al Espetano okaze de la pola Tago de la Nacia Legado. • En aktualaĵoj ni informas pri Włocławk ĉe la Fajenca Itinero de Eŭropo kaj pri geka malplimulto en Pollando. En la scienca rubriko ni parolas pri ruĝa kverko en Pollando konsiderata kiel trudarbo.
• La apudanta nian programinformon foto prezentas Przemek Wierzbowski kun lia tradukaĵo de la libro de Stanisław Lem „Solaris”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







Elkorajn kondolencojn al la familio de Przemek Wierzbowski. Kia perdo por lia familio, por liaj geamikoj kaj ankaŭ por la tuta Esperanto-komunumo! Troviĝas mesaĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo rilate la teruran perdon ĉe https://espero.bialystok.pl/eo/.
Ĉu ekzistas fonduso por helpi la familion?
Tre doloriga novaĵo!Estas granda perdo.Elkorajn kondolencojn al la edzino,familio kaj geamikoj.
Gratulojn por la elsendo kaj kondolencojn al la familianoj de Psxemek. Unu penson mi havas por li. Malfacile akcepti la forpason de tiu juna kaj brila esperantisto. Esperantio perdas valoran, simpatian homon