Post plurjaraj klopodoj, entrepenitaj jam en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento – al la Kastelo en Malbork – revenis la mezepoka skulptaĵo prezentanta la kapon de s-ta Jakobo, kiu estis ŝtelita post la 2-a mondmilito en 1945 el ĝia rubo. En neklarigitaj cirkonstancoj ĝi ektroviĝis en la aŭkcia domo en Munkeno kaj poste en la kolektoj de Germana Nacia Muzeo en Nurimbergo. Aktuale – post la redono al la pola flanko – ĝi estas prezentata en Malbork aparte, sed baldaŭ ĝi estos kunigita kun la ĝis nun senkapa figuro de la sanktulo.
Antaŭ la ruinigo la figuro de sankta Jakobo estis parto de la t.n. apostola kolegio – komplekso da figuroj kreiĝintaj dum la plukonstruo de la kastela preĝejo en la jaroj 1331-1344. La devenanta el la 1-a duono de la 14-a jarcento kapo de la sanktulfirugo konservis originalan polikramiaĵon kaj estas unu el la plej valoraj historiaj objektoj el la komenca periodo, kiam en Malbork instaliĝis la Teŭtona Ordeno. La reakiron de la objekto helpis foto de la kapo de la sanktulo fone de la kastelruino.

El la elsendo 05.04.2026. Legas Maciek – 01′ 23″