Sciencaj informoj

Printempa horŝanĝo, negativaj argumentoj ne ŝanĝiĝas

Enretigita de: | Mar 25, 2026 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Jam post kelkaj tagoj, inter la 28/29-a de marto, do la plej proksiman semajnfinon en 70 landoj de la mondo, i.a. en Pollando, okazos ŝanĝo de la vintra tempo je la somera.
La enkondukita antaŭ 100 jaroj tempoŝanĝa praktiko por pli efike uzi la sunan lumon kaj ŝpari la elektran energion, ne montriĝis efika, do sencohava. Estas jam sciate, ke ĝi ne kontribuas al principaj ŝparoj. Aliflanke ĉiam pli laŭtaj estas la opinioj, ke ĝi negative influas la funkciadon de la homa organismo.
Tio ligiĝas kun fakto, ke nia biologia horloĝo en signifa grado baziĝas sur la suna tempo. Kiam la Suno leviĝas nia korpo malkreskigas la kvanton de melatonino (la tiel nomata dormohormono) por kreskigi la kvanton de kortizolo (la tiel nomata stresohormono). Tio vekas nin de la dormo por prepari la organismon al la proksimiĝanta tago. Sed de jaroj la funkciadon de organismo influas/perturbas tempo socia, kiun indikas niaj brakhorloĝoj, ligita kun dufojaj jare tempoŝanĝoj.
Sciencistoj la plej multan atenton donas al la printempa tempoŝanĝo kaj ĝiaj sekvoj. La esploroj en Usono, Svedio, Kroatio, Germanio, Brazilo, Finnlando kaj Meksiko – al kiuj referencis en sia raporto BBC – elmontras, ke unu horo forprenita el la dormodaŭro povas kreskigi signifagrade sanproblemojn. Estas menciataj kresko de korinfarktoj, sangoemboloj kaj mortkaŭzaj stratakcidentoj. La sankonsekvencojn de la perturbita tagnokta vivritmo esploris i.a. Joan Costa-i-Font el la Londona Lernejo pri Ekonomikaj kaj Politikaj Sciencoj. Dum 30 jaroj li detektis la influon de tempoŝanĝo je sano kaj bonfarto de 30 mil personoj. Se la vintra tempoŝanĝo elmontras iujn pozitivajn rezultojn, la envivigo de la somera tempo neniel ekvilibrigas la pozitivaĵojn de la vintra tempo. Joan Costa-i-Font baze de siaj esploroj skribas pri tiaj sekvoj de la perturbo de la tagnokta vivritmo de la organismo kiel malkresko de la vivsatisfakcio je 1,44 procentoj. Liaj esploroj elmontras negativan influon je la dormo, lacosento kaj stresnivelo.
Krom amaso da malavantaĝaj fiziologiaj konsekvencoj ligitaj kun dormoperturboj (kormalsanoj, hipertensio, obezeco kaj diabeto) menciindaj estas perturboj psikaj. Kolektivo de Alberta Prats-Uribe baze de siaj esploroj (2018) elmontris, ke risko de mortkaŭzaj stratakcidentoj en la tago de horŝanĝo de la vintra je la somera tempo kreskas je 30 procentoj. Tiu indico dum ŝanĝo je la vintra tempo egalis nur al 16 procentoj. Aliaj esploroj indikas, ke la ŝanĝo je la somera tempo negative influas nian memoron, atenton kaj kapablon ĝuste taksi la ĉirkaŭan situacion. Ankoraŭ aliaj esploroj indikas la negativajn sekvojn de la tempoŝanĝo je bredbestoj kaj dorlotbestoj.
La decida plimulto de poloj – ĝis 80 procentoj – estas por likvido de la sezona tempoŝanĝo. De jaroj kontraŭas la tempoŝanĝojn kaj pola registaro kaj socia opinio. La debato en la Unio pri la forigo de la tempoŝanĝo daŭras ekde 2018-a jaro, dume sen videblaj rezultoj.

El la elsendo 2.03.2026. Legas Barbara – 04′ 41″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

1190839

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj