La 24-an de marto Pollando solenis la Nacian Tagon de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito. Krom solenaĵoj en Pollando, en la Eŭropa Parlamento estis malfermita porokaza ekspozicio, pretigita de la Rrzeszów-filio de Instituto pri la Nacia Memoro. Ĝi daŭros ĝis la plej proksima vendredo.
La ekspozicipaneloj kun elektitaj fotoj kaj dokumentoj prezentas helpon donatan de poloj al la juda loĝantaro sub la germana okupacio. Temas same pri la organiza helpo de ŻEGOTA (Konsilio por helpi judojn), kiel ankaŭ individua, same en la okupaciita de germanoj lando, kiel ankaŭ ekster ĝiaj limoj.
La ekspozicio i.a. proksimigas la silueton de la pola diplomato Aleksander Ładoś, kiu gvidis dum la milito grupon de diplomatoj, kiuj savadis judojn disponigante al ili falsajn pasportojn (almenaŭ 3262), kiuj konfirmis ilian civitanecon de Latina Ameriko. Ĝi proksimigas la familion Ulma, kiuj – kaŝante 8 judojn dum la germana okupacio estis murditaj kun siaj 5 infanoj kaj la 6-a ankoraŭ ne naskita. La ekspozicio memorigas, ke dum la 2-a mondmilito pereis preskaŭ 6 milionoj da polaj civitanoj, inkluzive de 3 milionoj da polaj civitanoj de juda nacieco. Ĉirkaŭ 230-300 mil judoj entreprenis la provon savi la vivon, en kio helpis poloj malgraŭ la fakto, ke pro ĉia helpoformo al j udoj minacis la mortopuno.
Al la solenaĵoj okaze de la Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la 2-a mondmilito ni referencos en la hodiaŭa programo, aparte en la kunteksto de la figuro de pastro Marceli Godlewski, omaĝita en la varsovia preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. Apartan ateston de lia agado donis Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof en la libro „La Zamenhof-strato” de Roman Dobrzyński.
El la elsendo 25.03.2026. Legas Milada – 03′ 12″






