Ĝis la 29-a de marto daŭras la 17-a eldono de la festivalo „Novaj Epifanioj”. Ekde la Cindra Merkredo disvolviĝas prezentoj por plenkreskuloj kaj infanoj, koncertoj de malnova muziko, filmspektakloj, renkontiĝoj kun artistoj kaj fakuloj, kuirartaj eventoj. Entute pli ol 30 programeroj.
Por realigi la tuton oni uzas vastan gamon de interfakaj esprimrimedoj, kiel teatro, koreografio, filmo kaj muziko.
La festivalo, organizita de la Centro de la Penso de Johano Paŭlo la 2-a, okaze de la 20-a datreveno de la institucio, elektis la citaĵon el la biblia Genezo: „Subigu al vi la Teron kaj regu super ĝi”. Laŭ la direktorino de la festivalo Katarzyna Lemańska, ĝia diverseco kaj interfaka karaktero ebligas konversacii pri la klimata kaj paca krizo.

El la elsendo 10.03.2026. Legas Maciek – 0′ 57″