La reakirita, post la ŝtelo en la 80-aj jaroj, manuskripto kun verkoj de s-ta Aŭgusteno revenis al la Universitata Biblioteko de Vroclavo. La manuskripto – kreita de kartuzianoj en la 15-a jarcento en ilia klostro apud Legnica – karakteriĝas per eleganta skribmaniero, fajne prilaboritaj inicialoj kaj perfekta stato.
La volumo enhavas kvin verkojn de s-ta Aŭgusteno inkluzive de liaj „Konfesoj”, taksatajn kiel la unua intelekta aŭtobiografio en la historio de literaturo. La manuskripto estis aĉetita de la artgalerio Les Enluminures dum aŭkcio en 2024. Malgraŭ devenanalizo ne eblis difini ĝian devenon, kion aldone malfaciligis manko de informoj pri ĝia ŝtelo. Tion kaŭzis la fakto, ke dum la ŝtelo estis eltondita nur parto el la manuskripto, kaj la ŝtelspuroj estis ideale maskitaj. La lasitaj du ĉapitroj celis erarigi la bibliotekistojn.
Tamen la spuroj de la ŝtelita manuskripto estis konstatitaj en 2025 de fakulo el la vroclava Universitata Biblioteko. Post la konfirmo, ke la prezentita dum aŭkcio dokumento devenas el Vroclavo kaj dank’ al la kunlaboro inter la pola kulturministerio kaj Les Enluminures ĝi estis transdonita al la pola flanko.
Dank’ al internacia kunlaboro pri protektado de la kulturheredaĵo kaj kontraŭbatalado de kontraŭleĝa komercado per artverkoj kaj manuskriptoj, en 2025 Pollando reakiris 25 kulturobjektojn. Nun la proceduroj pri la reakiro de polaj kulturhavaĵoj okazas en 18 landoj.
El la elsendo 10.03.2026. Legas Pamela – 02′ 10″




