La 11-an de februaro pasis la Internacia Tago de Virinoj kaj Knabinoj en la Scienco. Ĝi estis establita de UN-o en decembro 2015 por reliefigi la rolon de virinoj kaj knabinoj en la scienco kaj atentigi pri la bezono de egalaj ŝancoj lerni kaj labori laŭ egalaj kondiĉoj.
Kvankam virinoj konsistigas preskaŭ duonon de la akademia laborantaro en Pollando, ilia potencialo ankoraŭ ne estas plene utiligita, kaj egaleco en la scienco restas nefinita projekto. Tio rezultas el raporto de L’Oréal-Unesko pri Virinoj kaj Scienco. Kaj tio ne ligiĝas kun manko de kompetento, sed prefere kun sistemaj mekanismoj, kiuj limigas la ĉeeston de virinoj en la scienco.
Inter la plej oftaj problemoj menciitaj de la enketitinoj estas: salajra malegaleco, limigita promociado, troa instrua kaj administra laborŝarĝo, la preterlasado de la akademiaj titoloj de virinoj, kaj la malplivalorigado de iliaj kompetentoj kaj atingaĵoj.
La raporto montras krome, ke polaj sciencistinoj ricevas pli da taskoj ol viroj ĉe similaj pozicioj kaj en simila stadio de sia akademia kariero (38% kontraŭ 24%). Aldone, pli ol duono de la esploristinoj sentas trudon preni pliajn respondecojn por pruvi sian valoron (51% kontraŭ 31%). La raporto notas aldone, ke malegaleco inter sciencistinoj kaj sciencistoj aperas ankaŭ en postaj stadioj de akademia kariero. Dum virinoj konsistigas pli ol duonon de sciencistoj kun doktora titolo, nur 28% de ili estas profesoroj, kaj malpli ol 20% estas agnoskitaj en STEM-kampoj (Scienco, Teknologio, Inĝenierarto kaj Matematiko).
La raporto evidentigis signifajn diferencojn en tio, kiel sciencistinoj prezentas siajn atingaĵojn. Virinoj citas siajn proprajn publikaĵojn malpli ofte ol viroj – ĝis 37% malpli ofte, ili uzas 12% malpli da pozitivaj priskriboj en sia esplorado, kaj malpli emas kundividi sian laboron en sociaj retoj kiel Twitter. La studrezultoj ankaŭ reliefigas klarajn seksajn diferencojn en la taksado de oniaj ŝancoj sukcesi por stipendiakiro.
En Pollando, la programo L’Oréal-Unesko por Virinoj en Scienco funkcias ekde 2001. Ĝia celo estas antaŭenigi la sciencajn atingaĵojn de talentaj esploristinoj, instigi ilin daŭrigi sian laboron por progesigi sciencojn, kaj provizi ilin per financa subteno.
Ĝis nun, en la programo L’Oréal-Unesko por Virinoj en Scienco, estis agnoskitaj 137 polaj sciencistinoj kaj esploristinoj.
El la elsendo 05.03.2026. Legas Pamela – 03′ 46″






