Pola pianistino kaj komponistino, Hania Rani transprenis en januaro en Berlino la Eŭropan Filmpremion pro la muziko por la jam famiĝinta filmo de Joachim Trier „Sentimentala valoro”. La artistino estas konata pro la komponado de muziko minimalisma kaj subtila, tamen emociiga, liganta elementojn de muziko klasika, pop-muziko kaj elektronika muziko. Hania Rani ricevis krome multajn aliajn premiojn, i.a. ŝi fariĝis laŭreatino de la pola muzika premio Frederikoj, ŝi estis premiita en la festivalo de la Polaj Beletraj Filmoj pro muziko por la filmo „Laŭeble for de ĉi tie”; ŝi estas laŭreatino de la premio de la periodaĵo „Politiko” en la kategorio muziko populara.
Aldonendas, ke ĉi tiu plej nova filmo de Joachim Trier, por kiu la muzikon komponis Hania Rani, estis nomumita por Oskar-premioj en 9 kategorioj. Aliflanke inter kromaj fortaj kandidatoj por Oskar-premio 2026 troviĝas du aliaj filmoj, al kiuj kontribuis polaj artistoj.
Inter la nomumitoj por la 98-a eldono de la premioj en la kategorio la plej bona filmo rivalas „Hamnet” reĝisorita de Chloé Zhao. Por Oskar-premio en ĉi tiu filmo estis nomumita Małgosia Turzańska, pola-usona kostumgrafistino. Ŝi diplomitiĝis en la Fakultato pri Scenografio kaj Kostumologio en la Belarta Akademio en Prago kaj en New York University Tisch School of the Arts. Ŝi aŭtoris pli frue kostumojn por kelkaj famaj usonaj filmoj, kiel Hell or High Water, You Were Never Really Here, Stranger Things, The Green Knight.
Al Oskar-premio 2026 pretendas ankaŭ la pola-kanada filmreĝisoro kaj kreanto de animaĵoj Maciek Szczerbowski. Li estis nomumita en la kategorio la plej bona mallonga animita filmo „The Girl Who Cried Pearls”, Knabino, kiu ploris per perloj.
El la elsendo 05.02.2026. Legas Maciek – 02′ 09″






