Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1456-a E_elsendo el la 25.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni kelkan atenton dediĉas al la 15-jariĝo de la elsendoj de la Pola retRadio en Esperanto, al kiu tempo ni referencos ankaŭ en sekvaj elsendoj.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj plukaĵoj ni informas pri la urbo Bielsko-Biała, la unua pola kultururbo, en kiu i.a. okazos en 2026 PEA-kongreso; pri la ankoraŭ daŭranta ekspozicio dediĉita al virinoj en arto; pri multaj internaciaj premioj por la pola dokumenta filmo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la unuaj dokumentoj de Kroata E-Ligo transdonitaj al Kroata Ŝtata Arkivo; pri atendataj informoj rilate al katalogoj de Vinilkosmo en nova sonflua platformo; pri la literatura/kultura konkurso de IKUE ligita kun Karesmo – https://ikue.org/.
• Muzike akompanas nin la kanto de Ale Kosabela „La Sistemo” el lia KD „Revolucio en pajleraro” eldonita de Vinilkosmo. Nian programinformon akompanas reta foto pri la unua pola kultururbo de la jaro, Bielsko-Biała.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







Esperanta Retradio el Aŭstrio hodiaŭ
Esperanta Retradio el Aŭstrio hodiaŭ
15-jara jubileo de la RetRadio
Ĉi tiu sonartikolo estis verkita kaj produktita de Anton Oberndorfer el Aŭstrio.
https://esperantaretradio.blogspot.com/2026/02/15-jara-jubileo-de-la-retradio.html
Elkore salutas,
Leopold Patek
PS: Mi intencis kopii “via aŭskultanto el mallongaj tempoj”, sed la komputilo kopiis la tutan respondon. Pardonu!
Esperanta Retradio el Aŭstrio hodiaŭ
15-jara jubileo de la RetRadio
Ĉi tiu sonartikolo estis verkita kaj produktita de Anton Oberndorfer el Aŭstrio.
https://esperantaretradio.blogspot.com/2026/02/15-jara-jubileo-de-la-retradio.html
Elkore salutas
via aŭskutanto el mallongondaj tempoj Leopold Patek el Aŭstrio
Pardonu mian tajperaron: aŭskutanto = aŭskultanto
Kara redakcia teamo,
„15-jariĝo de la elsendoj de la Pola retRadio en Esperanto“, signifas: 15 jaroj sen perturboj aŭskultebla. Gratulon!
Via aŭskutanto el mallongondaj tempoj.
Leopold Patek el Aŭstrio