Ludu

En la 1452-a E_elsendo el la 05.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Antaŭ du semajnoj, la 22-an de januaro pasis la 18-a mortodatreveno de Claude Piron. La 26-an ni memoros pri lia 95-a naskiĝdatreveno. En la kunteksto de tiuj du datrevenoj ni memorigas la arkivan interparolon de red. Ewa Krach, en kiu Claude Piron rakontas pri sia esperantistiĝo kaj influo de Esperanto je la profesia laboro;
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 05-a de februaro ni informas pri polaj artistoj kun- kaj atendantaj pliajn filmpremiojn; Pri la daŭranta en Varsovio interesa ekspozicio pri  rilatoj inter la reĝaj familioj Sobieski kaj Stuart;
• En la E-komunuma segmento memorigas pri la ebleco anonci sin ĝis la 15-a de februaro por la volontulado en Graz (uea.org/gk/1278a1); Rico Giacommetto invitas por la 106-a Brita E-Kongreso en Lestero (24-26.04.2026);
• Hodiaŭ ni proponas aŭskulti kune fragmenton de la kanzono „Neĝoŝtormo” en la jutuba profilo de Esperanto Vivo; La reta foto akompananta la programinformon prezentas Varsovion sub dika tavolo de neĝo, kiu iom degelas, sed la vintro daŭre regas;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.