Meze de januaro Bielsko-Biała en la suda Pollando festis la atribuon de la nomo Pola Ĉefurbo de Kulturo 2026. La programo de la Polaj Ĉefurboj de Kulturo estis prezentita en septembro 2024 de la tiama kulturministro, Hanna Wróblewska. Ĝi kreiĝis responde al la alvoko de la finalanoj de la konkurso por la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo 2029. Tiel la urboj Bielsko-Biała [bjelsko bjaŭa], Katowice kaj Kołobrzeg [koŭobĵek] ricevis plian ŝancon por kultura evoluo. Tio imitas la modelon konatan i.a. el Italio. En 2027 la titolon de la Pola Ĉefurbo de Kulturo ĝuos Katowice, en 2028 la titolon ricevos Kołobrzeg.
En 2026 dank’ al tiu ĉi titolo en Bielsko-Biała dum la tuta jaro okazos pli ol 100 kultureventoj, inkluzive de tiuj, kiuj havas longan tradicion, kiel Internacia Festivalo de Pupteatra Arto, du ĵazaj eventoj kaj Festivalo de Polaj Komponistoj. Tute nova projekto estas adresita al junaj komponistoj Preisner Poento-konkurso, kiun patronecas konata komponisto Zbigniew Preisner. Por partopreni ĝin necesos ilustri muzike la pentraĵon de Pieter Bruegel „La Babelturo”. La plena programo estas konsultebla rete ĉe bb2026.pl
Aldonendas, ke ĝuste la urbon Bielsko-Biała Pola E-Asocio elektis kiel lokon de sia nunjara kongreso.
El la elsendo 25.02.2026. Legas Pamela – 02′ 04″





