Ekde la mezo de la 19-a jarcento ĝis 1914 en la pola arto ekzistis la tiel nomata Munkena Skolo. Formis ĝin neformala grupo de polaj pentristoj, kiuj edukiĝis aŭ kreis en Munkeno. Pro la foresto de Pollando sur la mapo de Eŭropo ligis ilin komuna nacieco kaj la fakto, ke en ilia arto speguliĝis ofte polaj motivoj, historiaj scenoj, portretoj kaj pejzaĝoj.
Kun ilia arto eblas nun konatiĝi en la ekspozicio funkcianta ĝis la 8-a de marto 2026 en la Nacia Muzeo en Lublino (la orienta Pollando).
Ĝi enhavas 250 verkojn de 60 polaj artistoj, i.a. Teodor Axentowicz, Adam Chmielowski, Ludomir Benedyktowicz, Olga Boznańska, Józef Brand, Maurycy Gottlieb, Alfred Wierusz-Kowalski, fratoj Gierymski, Józef Chełmoński, Zofia Stryjeńska. Sur la surfaco de preskaŭ 700 kvadrataj metroj eblas rigardi tolaĵojn i.a. el la Pola Muzeo en Rapperswil, kiuj la unuan fojon estas prezentitaj en tioma amplekso. Ili formas unu parton de la ekspozicio. En la dua troviĝas objektoj ligitaj kun la pentrista laboro i.a. pentristaj stabloj kaj paletroj.

El la elsendo 05.01.2026. Legas Maciek – 01′ 24″