En la Ĉefa Konstruaĵo de la Nacia Biblioteko en Krakovo eblas ekde la komenco de decembro viziti la Artgalerion de la Eŭropa Arto. Ĝi enhavas la plej bonajn ekzemplojn de la pentroarto kaj skulptarto el la muzea kolekto. Temas pri konstanta ekspozicio de la eŭropa arto, kiu inter 2013-2020 havis alian adreson. La nun funkciigita artgalerio prezentas pli ol 120 verkojn kreiĝintajn inter la 13-a kaj 20-a jarcentoj. I.a. troviĝas tie tolaĵoj apartenantaj al la kanono de la arthistorio, aŭtoritaj de Paolo Veneziano, Lorenzo Lotto, Lavinia Fontana, Pieter Brueghel la juna, Lucas Cranach juna, Luca Giordano, Matteo Pretti, Elisabeth Vigée-Lebrun kaj Maurice de Vlamincka. Krome troviĝas tie skulptaĵoj, interalie de Antonio Canova kaj Gustav Vigeland.
Dum la preparo de la konstanta ekspozicio de la eŭropa arto en Krakovo estis faritaj multaj historiaj, artaj kaj konservistaj laboroj. Ĉeokaze oni malkov ris forgesitajn verkojn. Interalie temas pri pentraĵo de Hans Fries, unu el la plej gravaj svisaj artistoj el la malfrugotika epoko.

El la elsendo 05.01.2026. Legas Maciek – 01′ 27″