Dum la decembra 20-a sesio de Unesko-konferenco en Nov-Delhio i.a. la pola tradicio de la plantbranĉa korboplektado ektroviĝis en la Reprezenta Unesko-Listo de Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro.
Tiu agnosko ebligos intergeneracian peradon de la tradicio kaj daŭre popularigos ĉi tiun unikan metiarton per laborrenkontoj, ekspozicioj kaj edukprojektoj.
La plantbranĉa korboplektado havas en Pollando plurjarcentan tradicion. La baza krudmaterialo aplikata en ĉi tiu artmetio estis ĉiam plantdevenaj produktoj, kiel tigoj de herboj, pajlo, pinaj aŭ juniperaj radikoj. Tamen ĉefe, eĉ 90-procente, estas utiligataj salikbranĉetoj.
La plektado de korboj kaj diverspecaj ujoj estas unu el la plej malnovaj artmetioj produktataj en Pollando. Aktuale la ĉefaj regionoj, en kiuj praktikas branĉplektistoj kaj salikbranĉaj produktantoj estas la regionoj ĉirkaŭ la urboj Nowy Tomyśl en Poznań-regiono, kaj Rudnik apud San-rivero en Apudkarpatia Regiono. Unu el du lokoj en Pollando, kie dum majstrigaj profesiaj kursoj edukiĝas – ekde 2014 – profesiuloj pri korboplektado estas Kolektivo de Lernejoj kaj Klerigcentroj en Łowicz en la centra Pollando. Kvankam la nuntempaj sociaj portaloj koherigas similajn produktojn en la monda skalo, sed daŭre la pola plantbranĉa korboplektado kiel la bazan krudprodukton utiligas salikbranĉetojn. Tio ĝin distingas.
En la antaŭaj jaroj sur la Unesko-listo aperis jam 6 tradicioj el Pollando – elfarado de kristnaskaj kripetoj el Krakovo, la kulturo de arbarista mielproduktado, falkodresado, floraj tapiŝoj por la festo de la Dia Korpo, flosista tradicio kaj tradicia pola danco – polonezo.

El la elsendo 20.12.2025. Legas Maciek – 02′ 15″