Karaj Geaŭskultantoj!

Ni informas, ke neatendita, serioza paneo de la redakcia komputilo malebligas publikigi la elsendon de la 10-a de decembro. Kontaktita de ni teknikisto malesperigis nin deklarinte, ke nepra estas la aĉeto de nova komputilo por antaŭenigi la redakcian laboron. Esperante, ke ni baldaŭ povas gasti voĉe ĉe vi, ni atendas vian senavaran helpon, dank’al kiu ni povos daŭre servi la E-komunumon!

Vi povas uzi nian UEA-konton vars-t aŭ kontribui uzante tiun ĉi paĝon: https://zrzutka.pl/en/phr8p2