Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1445-a E_elsendo el la 30.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• La gasto de nia elsendo estas Yves Nevelsteen, konata E-aktivulo, kun kies agado plimulto el ni renkontiĝis. Jen E-Vikipedio kaj Komputiko, jen aldoniĝintaj kun la tempofluo Eventa Servo kaj Markonomoj;
• En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio ligita kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de decembro – ni jarfine eksciu, kiel poloj taksas sian ekonomian situacion en 2025; kial kaj kiel polajn lernantojn inspiras la pentroarto de Van Gogh; kial Krakovo havas la plej belan historian urbocentron en Eŭropo;
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la sufloroj de sciencistoj, ke la plej efika maniero konservi la junan cerbon estas lerni lingvojn. Ju pli multe des pli bone;
• Muzike akompanas nin fragmente la plej nova kanzono de Kaj Tiel Plu „Je l’unua la naskiĝ’ el ĝia plej nova bitalbumeto „Je la kvara aperinta” ĉe Vinilkosmo. En la fino Flori Floro kantas pri paco. La akompana al la programinformo evidente aludas al baldaŭ komenciĝonta 2026-a jaro kaj la tostado…por ĝia prospero kaj i.a.paco;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







