Ĝis la 8-a de junio 2026 en la varsovia Muzeo pri la historio de polaj judoj POLIN, kunlabore kun Juda Muzeo en Prago, daŭras ekspozicio „La forto de vortoj. Pri judaj lingvoj”. Temas pri lingvoj, kiujn uzis dum jarcentoj judoj en la tuta mondo, kiel la historia malnovhebrea kaj nuntempaj lingvoj, kiel la jida.
Por judoj vivantaj en diasporo la lingvo estis la bazo de interligiĝo, fundamento de la kultura evoluo. Per ĝi oni flegis ĉiutagajn kontaktojn, komunikadon, ĝi rilatis al la religia sfero kaj atestis pri la socia, loka kaj nacia identeco. La ekspozicio proksimigas la sonon de la jida lingvo, klarigas kio ligas ĝin kun la hebrea, judeo-araba, judeo-persa aŭ ladino.
La ekspozicio „La forto de vortoj” prezentas la renaskiĝon de la hebrea lingvo, kiu nun estas la komunikilo de la juda socio, kaj kiu dum jarcentoj ne estis praktikata krom en la sanktaj tekstoj, preĝoj kaj ritoj. Iom da loko en la ekspozicio estas dediĉita al Esperanto.
Ĝian gravan parton konsistigas la nuntempa arto, en kiu la ligo inter vorto kaj bildo kaj ideo de la forto de vortoj kaj literoj, esencaj por la juda identeco, estas daŭre ĉeesta. Du verkoj estis speciale kreitaj por ĉi tiu ekspozicio. Unu el ili estas instalaĵo de Oded Ezer „Frakasita lingvo”.
La ekspozicio „La forto de vortoj” ebligas pli universalan enpensiĝon pri tio, kiel la lingvo reciproke trapenetras kaj influas unu la alian, kiel ŝanĝiĝas en la ritmo de migrado, renkontiĝoj kaj globskala kulturo. Tiu enpensiĝo ebligas rigardi la propran lingvan heredaĵon. Interalie la originon de nia lingvo kaj ĝian evoluon, ĝian estontecon.
El la elsendo 05.12.2025. Legas Maciek – 02′ 01″






