Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1435-a E_elsendo el la 05.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nia hodiaŭa leterkesta programero – krom trakti aktualajn korespondaĵojn ni decidis prezenti mallongan interparolon kun nia slovena aŭskultanto, Peter Grbec renkontita en la 110a UK, kiu dividas siajn opiniojn pri niaj elsendoj;
• En la kulturtemaa kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.11 – ni informas pri portreto de Dürer prezentata en Krakovo; pri pentristaj Rubens-spuroj en Silezio; pri 31 novaj objektoj en la Listo de nemateria kulturheredaĵo de Pollando;
• El la E-komunuma segmento eblas ekscii pri la revuo Esperantologio-Esperanto Studies (EES) akirinta sciencan agnoskon en Italio; pri Amikeca Premio de la ĉina registaro por Rafael Zerbetto;
• Muzike ni memorigas la kanzonon de Ĵomart „Pasero”; La reta foto/grafikaĵo de Maria Skłodowska lige kun la 120-jariĝo de ŝia prelego en Sorbono devenas el la paĝo de Pola Radio.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.





