En la londona Fotografia Galerio estas rigardebla la ekspozicio „Sociologia fotoregistro”, laŭ la projekto de la pola artistino Zofia Rydet. Konforme al ĝia ideo la aŭtorino estis vizitanta diversajn domojn sen antaŭa anonco kaj frapante la pordojn kun rideto proponis al la mastroj pozi por siaj fotoj. Tiel kreiĝis la eksterordinara registro de la ĉiutaga vivo de poloj, kiu fariĝis unu el la plej gravaj verkoj en la historio de la pola fotografio.
Zofia Rydet komencis sian laboron en 1978 havante 67 jarojn, dezirante en la fotokadro konservi la bildon de la ĉiutaga vivo de simplaj homoj. Enirante domojn ŝi unuvice estis esprimanta raviĝon pri iu dominterna detalo, kio helpis ligi la simpatifadenon, profundigis la kontakton kaj fine ebligis peti pri la farota foto.
Tiun projekton Zofia Rydet realigis ĝis la 1990-a jaro kreinte kelkajn fotociklojn, kiel „Portretoj en interno” kaj „Virinoj ĉe la domsojlo”, kiel gardistinoj de la hejma nesto.
La ekspozicio estas parto de la daŭronta ĝis novembro Brita-Pola Sezono 2025. Kunorganizis ĝin Adam Mickiewicz-instituto, British Council kaj Instituto de la Pola Kulturo en Londono. La ekspozicio mem estas rigardebla ĝis la 22-a de februaro 2026.
El la elsendo 25.10.2025. Legas Maciek – 01′ 39″





