Ankoraŭ en la nuna jaro en Lodzo estos malfermita la sidejo de la nova institucio „Urban Forms Museum of Street Art.”, „Muzeo de la Stratarto Urban Forms”. Ĝi fariĝos renkontiĝospaco por kreantoj kaj ŝatantoj de la stratarto, loko de inspiriĝoj, dialogo kaj kreaj malkovroj. En ĝia sidejo okazos ekspozicioj, funkcios informcentro kaj vendejo kun memoraĵoj ligitaj kun la lodzaj stratartaj manifestiĝoj.
La unua en Pollando muzeo dediĉita al la stratarto estos malferimita en oktobro, kaj baldaŭ estos prezentita la programo ligita kun ĝia inaŭguro. Dume en interreto estas disponigitaj bitigitaj pli ol 150 murpentraĵoj troviĝantaj en la urba spaco de Lodzo.
El la elsendo 05.10.2025. Legas Maciek – 0′ 51″






