La violono „Polonia” apartenas al la plej valoraj muzikinstrumentoj en la mondo, ĝia valoro egalas al 20 milionoj da zlotoj. Aŭtoras ĝin Antonio Stradivari, la itala lutista majstro. Liaj instrumentoj – kaj ĉiu lia violono estas konsiderata raraĵo – estas opiniataj kiel artverkoj de precizeco, sonado kaj beleco. „Polonia” el 1685 estas la unusola ĉi-speca instrumento en Pollando, cetere troviĝanta en perfekta stato. Ĝi estis aĉetita en 2018 por omaĝi la 100-jaran datrevenon de la reakirita suvereneco de Pollando post la 123-jara aneksoperiodo.
La Stradivarius-violono „Polonia” estos submetita al detalaj esploroj, fare de sciencistoj de Świętokrzyska-politekniko en Kielce, kun apliko de la plej modernaj teknologioj. „Polonia” estas unu el la lastaj ekzempleroj en la mondo, kiu ankoraŭ ne estis ciferecigita. Dume ĝia cifereca versio ebligos fari kopiojn kaj eventualajn vicelementojn. La iniciatinto de la projekto estas studento de la Muzika Akademio en Poznano (la okcidenta Pollando), kiu intencas krei violonon, kiu imitus la instrumenton de Stradivarius.
La esplorprocezo, inspirita de la laboroj de Fraunhofer-instituto, antaŭvidas milojn da rentgenaj fotoj de la instrumento ĉirkaŭmovita je 360 gradoj kaj ilian ciferecan „kunkudron” en la modelo 3D. La laboroj okazos en la Scienca-Enpraktikigata Centro CENWIS, okupiĝanta ne sole pri industriaj projektoj, sed ankaŭ pri projektoj ligitaj kun arto. La esploroj daŭros kelkajn semajnojn kaj ilian koston kovras Teknologia Parko de Kielce.
El la elsendo 25.10.2025. Legas Gabi – 02′ 23″






