Sciencaj informoj

La aŭtuna horŝanĝo 2025

Enretigita de: | Okt 30, 2025 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Apenaŭ antaŭ kvin tagoj en multaj landoj de la norda hemisfero denove okazis sezona horŝanĝo al la vintra tempo. Komence, oni argumentis, ke tio ebligos ŝpari – komence kandelojn, poste elektron – kaj ke ĝenerale tio estas tre avantaĝa por la mastrumado. Tamen la esploroj ne konfirmis tiujn ekonomiajn argumentojn. Lastatempe ĉiam pli ofte estas elstarigataj negativaj ekonomiaj efikoj de la horŝanĝo, kiel ekzemple ligitaj kun kostoj de interrompoj en transporto kaj malpli alta laborproduktiveco. Do la demando pri la praveco de la ĉiujara horŝanĝo elvokas tra la jaroj diskutojn kaj disputojn inter civitanoj, politikistoj kaj sciencistoj.
Ĉi-lastaj prezentas ĉiam pli da argumentoj kontraŭ la sezona horŝanĝo. I.a., la antaŭnelongaj analizoj de sciencistoj el la usona Stanford Medicine elmontris, ke rezigno pri la horŝanĝo du fojojn jare povus alporti signifajn sanavantaĝojn por la publika sano. Usonaj sciencistoj prilaboris tri matematikaj modelojn, kiuj evidentigis, ke same la somera, kiel ankaŭ la vintra tempo, estas pli sanfavora ol la sezonaj horŝanĝoj. La plej grandajn avantaĝojn alportus envivigo de la konstanta vintra tempo.
Pli detalaj analizoj elmontris, ke tio en Usono povus antaŭmalhelpi 300 mil kazojn de apopleksio jare, malpliigi la nombron de obezaj personoj je 2,6 milionoj.
Pledantoj por la konstanta vintra tempo akcentas, ke pli da matena lumo estas sanfavora. Tio ligiĝas kun la fakto, ke pro nia tag-nokta, diurna vivritmo en la cerbo respondecas superkruciĝa nukleo, SCN. La nomo ne estas hazarda, ĉar ĝi indikas, ke ĝi troviĝas super la opta kruĉiĝo en la cerbo kaj ricevas informojn pri lumo rekte de la retino, el niaj okuloj. Dank’ al tio ĝi rapide adaptas nian funkciritmon al la ĉirkaŭanta nin lumo.
SCN estas la ĉefa horloĝo en nia organismo, sed ne unusola. Ekzistas krome la t.n. periferiaj horloĝoj en aliaj korpopartoj. Tiel eblas diri, ke propran horloĝon, funkciritmon havas stomako, hepato kaj aliaj organoj. Kutime ĉiuj funkcias sinkronigite. Tamen, kiam sezone okazas ŝanĝo de hortempo, kvankam nia cerbo dank’ al la informoj pri lumo adaptiĝas relative rapide, tamen ne la periferiaj horloĝoj. La horloĝoj de tiuj aliaj organoj bezonas pli da tempo, por ke ilin atingu – en la formo de hormonoj – la signaloj el SCN.
Laŭ la analizo de Esplorcentro Pew el 2023 duono de la landoj de la mondo aplikis horŝanĝojn. Nun temas pri nur unu triono. En la lastaj 10 jaroj pri horŝanĝo rezignis Azerbajĝano, Irano, Jordanio, Namibio, Rusio, Samoa, Sirio, Turkio, Urugvajo kaj la plimulto de Meksiko. En 2018 la Eŭropa Komisiono proponis rezignon pri horŝanĝo, kvankam daŭre mankas kohera starpunkto. Kaj tio signifas, ke neeviteble okazos horŝanĝo je la somera tempo fine de marto 2026. Sed ĉu finfine la aŭtuna horŝanĝo 2026 estos efektive la lasta? Jen la demando.

El la elsendo 30.10.2025. Legas Barbara – 04′ 38″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0934248

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj