Ekde la mezo de septembro 2025 en la Muzeo de Historio kaj Arto en la franca Meudon daŭras retrospekta ekspozicio, dediĉita al la kreado de Sara Lipska. Ĝi estis prilaborita kunlabore kun Muzeo de la Sankta Kruco en Poitiers kaj doktorino Ewa Zimebińska el la varsovia Muzeo de Xawery Dunikowski. Ŝi aŭtoras la biografion de Sara Lipska, eldonitan de la Instituto Polonia kaj la Nacia Muzeo en Varsovio.
La ekspozicio „Sara Lipska (1882–1973), skulptistino, pentristino, stilistino kaj dekoriistino” prezentas ĉirkaŭ 90 varistilajn verkojn de la artistino, devenantajn el diversaj periodoj de ŝia arta kreado. Post la 22-a de februaro 2026 la ekspozicio – riĉigita per eksterordinara kolekto de vestoj kaj akcesoraĵoj – estos prezentota ĝis la 27-a de septembro 2026 en la Muzeo de Sankta Kruco en Poitiers.
El la elsendo 15.10.2025. Legas Maciek – 01′ 07″





