Ekde la lasta ĵaŭdo dum tri semajnoj 84 pianistoj el 20 landoj rivalas en la 19-a Internacia Chopin-konkurso en Varsovio. Dum la konkurstagoj oni serĉas la plej fidelan gardanton de la grandioza Chopin-muzika tradicio, kiu samtempe evoluigas ĉi tiun tradicion kaj proksimigos ĝin al la muzikŝatantoj en la mondo. Plej multnombre estas reprezentata Ĉinio kun 28 pianistoj, Pollando kaj Japanio havas po 13 reprezentantojn, Kanado kaj Usono po kvin, la Suda Koreio kvar, la ĉina Tajpej, Britio kaj Italio po tri, Francio po du. Po unu pianisto venis el Germanio, Portugalio, Malezio, Ĉeĥio, Hongkongo, Bulgario, Kartvelio, Hispanio kaj Vjetnamio.
La pianistojn pritaksas la 17-persona ĵurio sub la gvido de la legendeca usona pianisto, la gajninto de Chopin-konkurso en 1970, Garrick Ohlsson. Li de kvin jardekoj popularigas la muzikon de Frederiko Chopin en la tuta mondo, konstante revenante por koncerti en Pollando. Inter la ĵurianoj troviĝas elstaraj ŝopenologoj – eksaj konkurslaŭreatoj, pedagogoj, ekspertoj pri la vivo kaj kreado de Frederiko Chopin.
La konkurspriaŭskultoj okazas publike en tri etapoj – dum matenaj kaj vesperaj sesioj. La 1-a etapo daŭros ĝis la 7-a de oktobro kun la partopreno de ĉiuj pianistoj. Al la 2-a etapo daŭronta ĝis la 12-a de oktobro kvalifikiĝos 40 pianistoj. En la tria etapo prezentiĝos 20 pianistoj. Al la finalo inter la 18-a kaj 20-a de oktobro estos allasitaj 10 konkursintoj. La venkintoj de la 19-a Chopin-konkurso estos anoncitaj la 20-an de oktobro, post kio okazos la solenaĵo de premiatribuo kaj la koncerto de la unuaj 3 laŭreatoj. La koncerto de pliaj laŭreatoj okazos la 22-an kaj la 23-an de oktobro.
La organizanto de la konkurso estas la Nacia Instituto de Frederiko Chopin, la plej granda ŝopenologia centro en la mondo, kiu promocias, protektas kaj popularigas la muzikan heredaĵon de la pola komponisto.
El la elsendo 05.10.2025. Legas Maciek – 02′ 26″






