La varsovia publiko havas la okazon inter la 22-a kaj la 26-a de oktobro profundigi siajn konojn pri la latinamerika kinoarto kadre de la evento LATIN FILM FEST. Dum la semajno estos prezentitaj filmproduktoj el diversaj latinamerikaj landoj de Meksikio ĝis Ĉilio. Inter 8 filmprezentoj troviĝas titoloj agnoskitaj dum prestiĝaj internaciaj festivaloj, kiel Cannes kaj Guadalajara, sed ankaŭ filmoj malpli famaj, sed same ravaj.
La semajno de la Latina Kinoarto limiĝas ne sole al Varsovio. En novembro ĝian repertuaron rigardos filmŝatantoj en Vroclavo, kaj en decembro filmŝatantoj de la latinamerika kinoarto en Poznano kaj Krakovo.
LATIN FILM FEST.estas organizata de la varsovia Kinejo Muranów kunlabore kun Cervantes-instituto en Varsovio. La honoran patronecon super la evento transprenis Cervantes-instituto en Krakovo.
El la elsendo 15.10.2025. Legas Maciek – 01′ 03″






