La 30-an de septembro, la Muzika Akademio en Bydgoszcz – la norda Pollando – inaŭguris unikan eduk-kulturan komplekson, kiu kunligas la plej altkvalitajn arkitekturajn, akustikajn kaj ekologiajn normojn.
Ĝi ne nur ŝanĝas la bildon de la altlernejo, sed ankaŭ de la tuta urbo. La komplekso situanta en „Muzika kvartalo” kun la areo de tri hektaroj ĉe la bordo de la rivero Brda ligas modernan arkitekturon, altkvalitan akustikon kaj ekologiajn teknologiajn solvojn. La oketaĝa konstruaĵo enhavas preskaŭ 700 ejojn, inkluzive de 4 koncertaj salonegoj: simfonia, ĉambra, opera kaj orgena distingiĝantaj per la plej altaj akustikaj kvalitoj. En la konstruaĵo troviĝas krome studenta domo kun 46 ĉambroj, restoracio, didaktikaj, administraj kaj ripozaj spacoj.
La solena inaŭguro okazas sub la devizo „La nova sono de la urbo”. Okaze de la komenco de la studenta jaro, la 15-an de oktobro, estas planita koncerto kun la partopreno de la pola pianisto Rafał Blechacz (i.a. laŭreato de Internacia Chopin-konkurso 2005) kaj la sudkorea violonistino Bomsori Kim. La evento „New Start New Stars” – „Nova Komenco, Novaj Steloj” celas ne nur muzikŝatantojn, sed ankaŭ urboloĝantojn, kiuj nur nun komencos sian aventuron kun muziko.

El la elsendo 05.10.2025. Legas Barbara kaj Pamela – 01′ 55″