Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1434-a E_elsendo el la 30.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
 • En la literatura segmento ni prezentas hodiaŭ rakonton de la pola verkisto Jarosław Iwaszkiewicz „Sciuro”, en la E-traduko de nia iama redakcia kolego Jerzy Grum. La beletra bildo prezentas figuron de iom deprima tombeja vizitanto, kies animagordon ŝanĝas la ekviglinta tie sciuro;
• En la literatura segmento ni prezentas hodiaŭ rakonton de la pola verkisto Jarosław Iwaszkiewicz „Sciuro”, en la E-traduko de nia iama redakcia kolego Jerzy Grum. La beletra bildo prezentas figuron de iom deprima tombeja vizitanto, kies animagordon ŝanĝas la ekviglinta tie sciuro;
• Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de oktobro. Krome el novaĵbulteno vi ekscias pri edukroboto Astorino, kiun Pollando eksportas ankaŭ al Japanio; pri la pola firmao JNT Group, unu el la plej grandaj produktantoj kaj distribuantoj de vinoj, kiu fariĝis posedanto de fama hispana vitejo; pri reago de Spotify je AI-spamado;
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al la ĉiam pli laŭtaj argumentoj kontraŭ la sezona horŝanĝo, malavantaĝa por la homa sano kaj produktiveco;
• Ni enrigardas la 23-an numeron de la scienca revuo „Notes Muzyczny”, kun la E-lingva artikolo de Marek Nahajowski;
• La reta foto ornamanta la programinformon prezentas la edukroboton Astorino;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
 
					







 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		 
		