Ŝtono akompanas homon ekde la pratemo kiel konstruelemento, armilo, sparkilo ebliganta akiri fajron. Tamen levante ŝtonon de la tero eblas rimarki ion pli – monton, akvofalon. Ŝtono vekanta imagon pri monto aŭ vico da montopintoj, estas unu el la plej popularaj formoj de la japana arto suiseki.
Ĝis la 5-a de oktobro nunjare eblas konatiĝi kun ĝi en la Krakova Muzeo Manggha. Suiseki devenas el Ĉinio kaj konsistas en la arta prezento de ŝtonoj, kiuj, laŭ sia formo aŭ surfaca bildo, spegulas la ĉirkaŭantan panoramon kaj aliajn naturformojn. En Japanio suiseki havas longan historion, ekde la epoko Kamakura (1192-1333).
Ŝatantoj kaj kolektantoj de la tradicia japana arto ne tiom interesiĝas pri la devenepoko de la ŝtono, kiom pri ĝia surfaco, vekanta asociaciojn kun naturfenomenoj, bestoj aŭ konstruaĵoj.
La internacia ekspozicio en la Muzeo Manggha estas dividita en du partojn. En la unua estas prezentita kolekto de la pola-ĉeĥa-slovaka grupo San Seki, kiu celas instrui kaj popularigi la japanan arton. Tie la vizitanto, moviĝante tra matoj, konatiĝas kun la japana arto prezenti ŝtonojn. En tiu parto ĉiuj ŝtonoj devenas el Eŭropo.
En la dua parto de la ekspozicio eblas rigardi la unuan nacian ekspozicion de suiseki. Formas ĝin ŝtonoj el interalie Japanio kaj Italio trovitaj de kelkaj polaj kolektanoj. En Eŭropo suiseki havas mallongan historion, kiu komenciĝis en la 1980-aj jaroj. En Pollando ĝi evoluis paralele al la arto bonsai, tio estas miniaturigitaj arboj kultivataj en potoj. La polaj suiseki la unuan fojon estis prezentitaj en Japanio pasintjare.
La ekspozicion kompletigas pentraĵoj de Aleksander Sikora kiu en siaj tolaĵoj traktas la temon „ŝtono”.
El la elsendo 05.09.2025. Legas Gabi – 02′ 42″






