La urbo Łódź (Lodzo) en la centra Pollando komence de oktobro – inter la 3-a kaj la 12-a – denove fariĝos spaco de interkultura dialogo. La planita festivalo „Lodzo de Multaj Kulturoj” ofertos pli ol 40 eventojn ekde koncertoj kaj spektakloj, tra artaj instalaĵoj ĝis piknikoj logontaj la urboloĝantojn en rakonton pri la nuna urboidenteco.
Nunjare la festivalo en sia programo donas apartan atenton al tri temoj: kulturo de laboro, novaj geografioj kaj lodzaj biografioj. La riĉa festivala oferto estos realigita ne nur en muzeoj, teatroj kaj artgalerioj, sed ankaŭ fabrikoj, parkoj kaj lodzaj loĝkolonioj. La festivalan antaŭguston donas i.a. planita por la 21-a de septembro Vjetnama Tago, dediĉita al unu el la plej aktivaj lodzaj diasporoj.
La festivalo „Lodzo de Multaj Kulturoj” radikas en cikla evento el la komenco de la 2-milaj jaroj „Dialogo de Kvar Kulturoj”. Kun nova ŝildo „Lodzo de Multaj Kulturoj” la festivalo desegnas urbon de estonteco – malferman, akcepteman, varian kaj konscian.
El la elsendo 25.09.2025. Legas Maciek – 01′ 20″





