Michał Tokarczyk, talenta juna pianisto el la komunumo Dywity apud Olsztyn en la nordorienta Pollando, diplomito de la loka komunuma Muzika Lernejo, akiris la 2-an lokon en la prestiĝa konkurso V AEGIO International Piano Competition en Eŭropo. Sekve li ludis en la koncerto de laŭreatoj en Vieno kun reprezentantoj de Usono, Ĉinio, Aŭstrio kaj Pollando.
Tio estas plia sukceso de la 13-jaraĝa artisto, kiu triumfis nunjare ankaŭ en Golden Classical Music Awards, en kiu li gajnis la 1-an lokon en sia aĝgrupo. Kiel premio estis al li atribuita la ebleco koncerti en la fama Carnagie Hall en Novjorko. Koncertis tie i.a. Piotr Czajkowski, Maria Callas, Leonard Bernstein, kaj ankaŭ The Beatles. Aktuale okazas en ĝi ĉirkaŭ 250 muzikeventoj jare. Por multaj junaj muzikistoj temas pri la scenejo, kiu malfermas pordon al internacia kariero.
El la elsendo 05.09.2025. Legas Maciek – 01′ 04″






