Komence de septembro 2025 inter la 4-a kaj 10-a de la monato renomaj polaj ĵazartistoj prezentiĝos dum la Semajno de Pola Kulturo organizata dum la monda ekspozicio Expo 2025 Osaka.
Sian muzikon prezentos EABS aŭ establita de Kuba Więcek kvarteto Hoshii sukcese ligantaj ĵazon influitan de elektroniko, rapo kaj alternativa muziko. Ludos Maciej Obara Quartet kaj Tomasz Chyła Quartet kaj aliaj artistoj i.a. Paulina Przybysz surprizinta pasintjare per la disko „Insides”, prezentanta muzikforme diversajn bildojn de ĵaz kasikaĵoj. Iliaj koncertoj okazos en apudtokia klubo Blue Yard, en Space 14 kaj Umeda Club Quatro. Krome en la Pola Pavilono de Expo 2025 dum la tuta semajno aŭdiĝos 30-minutaj recitaloj. Unu el la plej gravaj momentoj de la evento „Ĵazforumo el Pollando en Japanio” estos la premiero de la speciale komponita por la Semajno „Konĉerta suito” de Nikola Kołodziejczyk, kiun plenumos ĉiuj polaj artistoj invititaj al Japanio. La speciala gasto estos Tomohiro Ishii, la pasintjara laŭreato de la 3-a premio en Interacia Violonista Ĵazkonkurso, kies patrono estas Zbigniew Seifert. Post la Ĵazforumo en Osako pliaj koncertoj de polaj ĵazartistoj okazos ankaŭ en Tokio.

El la elsendo 25.08.2025. Legas Barbara – 01′ 45″