Kiel mikroplaston oni difinas, tiujn plastoerojn, kies diametro ne superas 5 milimetrojn. Ili enhavas toksajn substancojn, kiuj facile traiĝas en la vivajn organismojn. Nun oni konstatas jam la ekziston de signife malpli grandaj plastoeroj kiuj facile estas trablovataj je grandaj distancoj. Ekzemple mikroplaston oni identigis eĉ ĉe Antarkto. Sciencistoj alarmas, ke kun la tempofluo kaj sub la influo de ultraviola radiado, UV-radiado plasto subiĝas al sengradiĝo kreante sekundaran mikroplaston kaj en la prokimiĝantaj jaroj la problemo severiĝos.
Mikroplasto kreiĝas dum la elfarado de multaj produktoj i.a. nutraĵpakumoj, elektroniko, aŭtomobiloj, ludiloj, kreditkartoj, vestaĵoj, dentopasto, cigaredoj kaj vizaĝ- kaj korpoŝmiraĵoj kun UV-filtro. Mikroplasto kreiĝas ankaŭ sekve de malrapida malkomponiĝado de boteloj el polietilena tereftalato, alivorte PET-boteloj.
Tamen sciencistoj el Missisipi-universitato estas konvinkitaj, ke la plej granda fonto de mikroplasto estas la forfrotiĝantaj pneŭmatikoj. Laŭ ilia artikolo por la reta The Conversation rezultas, ke la veturilaj pneŭmatikoj dum normala veturo laŭe de vojoj eligas en la atmosferon etajn erojn de mikroplasto. Sekve pluvo forfuigas ilin en vojfosaĵojn de kie ili trafas al rojoj, lagoj, riveroj kaj oceanoj. Iuj fiŝspecioj kiel ĉielarka aŭ roja trutoj kaj salmoj formortas ĝuste pro la toksaj kemiaĵoj enestantaj en la eroj de la forfrotiĝantaj pneŭmatikoj. Tiuj eroj el la forfrotiĝantaj pneŭmatikoj ne koncernas nur la akvovivajn organismojn. Laŭ sciencistoj ili konisitgas eĉ 45 procentojn de la tuta mikroplasto en la akvoj kaj sur la tero. Laŭ la plej novaj esploroj rezultas, ke mikroplasto negative influas multajn organojn kiel hepaton, pulmojn, renojn. Kvankam produktantoj de pneŭmatikoj ne scias per kio eblus anstatuigi ilin sciencistoj el Missisipi-universitato serĉas ekologiajn metodoj por transkapti forfrotiĝantajn erojn de pneumatikoj antaŭ ol ili traiĝos en rojojn, riverojn kaj oceanojn.
Laŭ ekspertoj la plej grava estas la kreskanta konscio pri la nociveco de mikroplasto kaj la fakto, ke ĉiam pli da sciencistoj cerbumas pri praktikaj manieroj fronti, alivorte solvi ĉi tiun problemon.
El la elsendo 10.08.2025. Legas Barbara – 03′ 36″