La Muzeo de Poŝto kaj Telekomunikado en Vroclavo estas la unusola en Pollando centro kolektanta kaj protektanta historiajn polajn poŝtmarkojn. Ili atestas pri la funkciado de poŝto sur la polaj teritorioj, inkluzive de Pola Poŝto establita de reĝo Sigismundo Aŭgusto en 1558. La Muzeo de Poŝto kaj Telekomunikado estis establita en 1921 en Varsovio. Ekde 1956 ĝi troviĝas en la historia konstruaĵo de la Ĉefa Poŝtoficejo en Vroclavo.
Ekde fino de junio funkcias tie konstanta ekspozicio „Kataloga Kolekto de polaj poŝtmarkoj”. Ĝi prezentas pli ol 5500 poŝtmarkojn, ekde la unua emisiita en 1860. La eksponaĵoj estas grupigitaj kronologie sur albumfolioj en speciale projektitaj vertikalaj ŝrankoj. Apartan lokon havas poŝtmarkoj, kiuj diversmotive neniam estis cirkuligitaj, ekzemple pro preseraroj aŭ faritaj de falsigintoj.
La muzeaj kolektoj estas prezentitaj en du fakoj: Filatela kaj dediĉita al la Historio de Poŝto kaj Telekomunikado. En la Muzea Biblioteko troviĝas pola kaj fremda literaturo pri la temo, polaj kaj eksterlandaj revuoj kaj specializaj katalogoj, malnovpresaĵoj kaj manuskriptoj.
El la elsendo 07.08.2025. Legas Maciek – 01′ 33″






