La varsovia Reĝa Kastelo ĝis la 20-a de julio nunjare prezentas la ekspozicion „Saksdinastiaj vizioj. Arkitekturo de potenculoj”. Ĝi helpas kompreni arkitekturon, kiel instrumenton de povo, baze de realigitaj kaj nerealigitaj planoj ligitaj kun la plukonstruo de la varsovia Reĝa Kastelo dum la regado de reprezentantoj de Wettin-dinastio en Pollando (1697-1763). Tiun ĉapitron en la historio de Pollando karakterizis politika krizo kaj samtempe kultura vigliĝo. En la ekspozicio troviĝas la 18-jarcentaj arkitekturaj planoj el la Ŝtata Saksa Arkivo en Dresdeno. La rekonstruplanojn de la Reĝa Kastelo kompletigas maketoj pri la reĝa rezidejo antaŭ kaj post rekonstruo.
Kvankam la regado de reprezentantoj de Wettin-dinastio en Pollando estas taksita kritike, tamen ĝi ankaŭ ligiĝis kun kultura kaj arta evoluo. Kiam en 1697 Frederiko Aŭgusto la 1-a Wettin, la saksa elektito, fariĝis la reĝo de Pollando kiel Aŭgusto la 2-a kun li venis multaj renomaj artistoj, arkitektoj kaj inĝenieroj. I.a dum lia regado kreiĝis la ideo de moderna urbaniza plano por Varsovio, la t.n. Saksa Akso. Ĝi ne estis realigita, sed la spuro pri ĝi en la formo de projektoj impresas pro sia elano.
La planojn de la patro klopodis daŭrigi lia filo Aŭgusto la 3-a, kiu estis pli bonŝanca ol la patro. Favoris lin politika situacio. Dank’ al li la varsovia Reĝa Kastelo riĉiĝis per malfrubaraka orienta alo kun riĉe dekorita fasado. Definitivan arkitekturan formon kaj aspekton akiris la Senata Salonego.
El la elsendo 05.07.2025. Legas Maciek – 01′ 18″





