La 110-jara longtiga ulmo en la loko Szydłowiec, en la centra Pollando, estis difinita plebiscite, kiel la Arbo 2025. La ekologia Klubo Gaja el Bielsko Biała (la suda Pollando), kiu organizis la retan voĉdonadon informis, ke ĝi akiris 7999 voĉojn. En 2026 ĝi reprezentos Pollandon en la eŭropa konkurso Tree of the Year. Ne multe malpli da voĉoj akiris la kverko Aleksander el la loko Jarcewo en la norda Pollando. Entute oni notis pli ol 30,6 mil validajn voĉojn kaj la reta paĝo de la plebiscito estis vizitita 242 mil fojojn.
La 110-jara longtiga ulmo, difinata ankaŭ kiel Kurba Arbo, sian formon ricevis dank’ al la naturo. Ĝi kliniĝas profunde super la foso ĉirkaŭanta la pitoreskan insulon, sur kiu troviĝas la kastelo de la magnataj Szydłowiecki- kaj Radziwiłł-familioj. Ĝia trunko, kvazaŭ natura benko, estis plaĉe vizitata de infanoj kaj junuloj. Ĝi estas ŝatata loko de la loĝantoj, fotantoj kaj kastelaj anasoj.
La pasintjara 300-jara fago „venkinto 2024” pretendas nun al la titolo de la Eŭropa Arbo de la Jaro. Voĉdonis por ĝi en la pola plebiscito 10,5 mil internaŭtoj.
La plebiscitoj de la klubo Gaja el Bielsko Biała por la Arbo de la Jaro mobilizas diversajn mediojn, nenecese ligitajn kun ekologio, kiuj kiel socia forto apogas sin sur la ĉirkaŭanta nin naturo. Ĝi kreiĝis lime la 80-aj kaj 90-aj jaroj. La klubo Gaja realigas programojn kaj kampanjojn, kiuj profundigas la komprenon de la homa situo en la ekosistemo.
El la elsendo 20.07.2025. Legas Gabi – 02′ 16″





