La 15-an de julio pasos 615 jaroj post la venko de la polaj trupoj super teŭtonoj, germana Kruckavalira Ordeno. Tio estis unu el la plej grandaj bataloj en la historio de la mezepoka Eŭropo, se temas pri la nombro de la partoprenantoj. La fortojn de teŭtonoj subtenis i.a. kavaliraro el Ĉeĥio, el sileziaj princlandoj, el la okcidenta Pomerio. Pollandon helpis trupoj litovaj kaj ankaŭ i.a. trupoj rutenaj, tataraj, soldatdungitoj el Ĉeĥio, Moravio, Ora Hordo.
Ekde la 1992-a ĉiujare sur la kampoj ĉirkaŭ Grunwald okazas la historia rekreo de la evento, kiu en 2010 lige kun la 600-jariĝo de la batalo dum tri tagoj venigis eĉ 300 mil turistojn kaj interesiĝantojn. La nombro de turistoj kaj interesiĝantaj pri la historia batalrekonstruo daŭre imponas.
En 2025 la rekreo de la historiaj eventoj okazas inter la 9-a kaj 13-a de julio. Por la 12-a, t.e. sabato estas planita rekonstruo de la ĉefbatalo. En la daŭro de la batalrekonstruaj eventoj okazas i.a. turniroj de kavaliraj bataloj en rekta interpuŝo kaj per distanca arkpafado, demonstroj kaj laborrenkontoj. Unu el la plej gravaj eventoj de la Tagoj estos la vendreda, tradicia prezento de la ambaŭflankaj batalunuoj kun iliaj standardoj kaj de la batalgvidantoj, t.e. la pola reĝo Vladislavo Jagelo kaj granda teutonordena majstro Ulrich von Jungingen. Vespere oni procesie direktiĝos al la ruino de la postbatala kapelo honore al la Dipatrino. Dimanĉe estas celebrota latina sankta meso laŭ la formularo el 1410-a jaro.
Kiel pritaksas la prezidanto de la Fondaĵo Grunwald 1410 Henryk Kacprzyk la rekonstruo de la Batalo apud Grundwald en 1410 estas la plej granda historia spektaklo en Eŭropo kaj probable ankaŭ en la mondo.
El la elsendo 10.07.2025. Legas Gabi – 02′ 36″





