Sciencaj informoj

La monda cikonipopulacio kreskis

Enretigita de: | Jul 10, 2025 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Plej ofte pri cikonioj en niaj elsendoj aŭskultantoj aŭdas fruprintempe, kiam ĉiu informo pri reflugantaj al Pollando birdoj estas bonvenigata, ĉar konfirmanta la finon de la vintra sezono. Sed cikonioj nestas ne sole en Pollando, kaj laŭ la plej lastaj donitaĵoj koncerne la nombradon de ĉi tiuj birdoj la monda cikonipopulacio kreskis. La nombrado okazas ĉiun dekan jaron kaj la lastajn donitaĵojn pri la Internacia Nombrado de la Blanka Cikonio 2024 prilaboris la germana NABU kunlabore kun BirdLife International. 41 landoj transdonis kompletajn rezultojn kaj 8 pliaj rezultojn enkondukajn.
Pollando de jardekoj estas opiniata bastiono de la blanka cikonio, sed nur nunjare ĝi aliĝis al la grupo de la landoj perantaj kompletajn donitaĵojn. En Pollando la nombro de cikonioj daŭre konserviĝas sur tre alta nivelo sen evidenta kresko aŭ drameca malkresko de la cikoniaj paroj. En la lando nestas inter 44 kaj 46 mil paroj. Nia devo estas ne nur protekti ilin sed ankaŭ kompreni la populacion aparte fronte al rapidaj mediaj ŝanĝoj. Detalaj donitaĵoj el Pollando simile kiel el aliaj landoj estos subigitaj al pliaj analizoj, kiuj rilatos i.a. al komparoj en unuopaj landregionoj, ŝanĝoj en la uzo de la grundoj kaj infrastrukturo, en la jarsezonoj.
330 mil cikoniaj paroj dokumentitaj en la internacia skalo signifas 21-procentan kreskon kompare al situacio de antaŭ 10 jaroj. Ekzemple en Alĝerio baze de novaj donitaĵoj el du departementoj oni taksas eĉ kvionoblan kreskon de la cikoniaj nestoparoj kompare al 2014 de 6600 ĝis ĉirkaŭ 33 mil. Libio, kiu la unuan fojon partoprenis la internacian nombradon tuj malkaŝis pli grandan cikonipopulacion ol asertite, kio signifas 758 parojn ĉefe en ĝiaj nordorientaj provincoj. Notinda estas situacio en Britio, en kiu oni nombris 30 cikoniparojn, kiuj devenis en la reenkonduka programo realigata en la suda Anglio, kie ankoraŭ antaŭ 10 jaroj nestis neniu cikoniparo. Donitaĵoj ne estas nur pozitivaj. Nome malkresko de la nestantaj cikoniparoj estis konstatita en baltaj landoj. En Estonio ilia populacio malkreskis je ĉirkaŭ 18 procentoj, en Latvio je 28 procentoj kompare al la 2014-a jaro.
La nombrado de cikonioj ebligas observi vastajn evoludirektojn. En la jardeko 2014-2024 baze de enkondukaj donitaĵoj el 40 landoj evidentiĝas, ke en 15 landoj estis notita kresko de cikoniaj paroj je pli ol 10 procentoj, en 18 landoj kresko varias inter 10 kaj 100 procentoj. En Hungario, Kroatio kaj Portugalio la cikonipopulacio estas relative stabilaj.
La okazanta ĉiun 10-an jaron internacia nombrado de cikonioj ebligas kolekti informojn por plani la protekton de la birdoj kaj de aliaj maloftaj kaj minacitaj birdospecioj kaj iliaj vivejoj. En Pollando la nombrado okazis en junio kaj julio 2024 kaj estis gvidita de ornitologoj el la Esplorgrupo pri la Blanka Cikonio al kiu helpis multnombraj volontuloj.

El la elsendo 10.07.2025. Legas Barbara – 04′ 50″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0967310

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj