Meze de la 18-a jarcento la antikva arto fariĝis por artistoj referencpunkto. En ĝia sekvo kreiĝis klasikismo strebanta en arto al harmonio, forma perfekteco kaj belo. Ĝia ĉefa centro sur la polaj teritorioj fariĝis la Reĝa Kastelo en Varsovio.
La funkcianta nun en ĝi – ĝis la 21-a de septembro – ekspozicio „Anatomio de antikva epoko. Korpo kaj movo en la skulptarto” proksimigas, kiel antikaj modeloj formis la polan kulturon kaj artan edukadon en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En la ekspozicio troviĝas preskaŭ 135 skulptaĵoj en la formo de grekaj kaj romiaj artantikvaĵoj, la 18/19-jarcentaj gipsaj muldaĵoj de figuraj skulptaĵoj el la kolekto de la lasta pola reĝo kaj samperiodaj skulptaĵoj de polaj aristokratoj en antikvaj vestoj. La kulimina punkto de la ekspozicio estas dediĉita al la kreado de Antonio Canova, kies verkoj troviĝis en la eksterlandaj kaj pola koretegoj, en domoj de la pola nobelaro.
La eksponaĵoj devenas el Museum Gypsotheca Antonio Canova, el polaj ŝtataj muzeoj, en kiuj troviĝas originalaj skulptaĵoj el polaj familiaj kolektoj.
Salonego.
El la elsendo 05.07.2025. Legas Maciek – 01′ 32″





