En Laŭzano, Svislando daŭras la ekspozicio „Prirevita Pollando. 100 majstraj artverkoj el la Nacia Muzeo en Varsovio”. Ĝi prezentas 100 tolaĵojn de i.a. Olga Boznańska, Konrad Krzyżanowski, Jacek Malczewski, Jan Matejko, Władysław Podkowiński, Zofia Stryjeńska kaj Stanisław Wyspiański.
La prezento de tiom multaj verkoj kreiĝintaj en la periodo, kiam Pollando forestis sur la mapo de la mondo, ebligas prezenti kiamaniere la pola kulturo kaj arto povis konservi la nacian identecon kaj sendependecosenton. La pola arto estas prezentata laŭ la prismo de romantikaj mitoj rilataj al la pola historio, slava identeco, magio, popolaj legentoj kaj ankaŭ pola pejzaĝo.
La pretigo de la ekspozicio en Laŭzano reliefigas samtempe la kulturajn ligojn inter Pollando kaj Svislando, elmontras ke kun ĉi tiu lando estis ligitaj sortoj de multaj polaj kleruloj, artistoj, ankaŭ turistoj kaj kuraciĝantoj. Ekzemple en la Laŭzana Universitato lekciis Adam Mickiewicz (poeto), loĝis tie Henryk Sienkiewicz (verkisto) kaj Karol Szymanowski (komponisto), kiu cetere tie mortis. La ekspozicio organizita de la l’Hermitage-fondaĵo en Laŭzano kaj Nacia Muzeo en Varsovio kunlabore kun Adman Mickieiwcz-instituto estas rigardebla ĝis la 9-a de novembro nunjare.
El la elsendo 05.07.2025. Legas Pamela – 01′ 43″





