Ĝis la mezo de la 2029-a jaro en la loko Gietrzwałd – la norda Pollando – kreiĝos Centro de la Historia kaj Kultura Heredaĵo de Varmio. Ĝi estas planata kiel turisma atrakciaĵo, diskonigonta la historion kaj kulturon de la regiono, kiun jam nun vizitas ĉirkaŭ unu miliono da turistoj jare.
Dank’ al ĝi vizitontoj konatiĝos aldone kun gravaj figuroj de la regiono, historiaj eventoj, kulturo, kutimoj, folkloro, lingvaĵo kaj kuriarto. Mulmedia ekspozicio kaj spektaklejo estos adaptitaj por organizitaj grupoj, inkluzive lernejanaj, kiuj povos havi tie lecjonojn kaj laborrenkontojn. En la Centro okazos koncertoj, festivaloj, konferencoj kaj filmprezentoj.
Gietrzwałd estas konata unuavice kiel Sanketejo, la unusola loko en Pollando en kiu inter junio kaj septembro 1877 okazis Maria-revelacioj oficiale agnoskitaj de Vatikano.
Laŭ historiistoj Maria-revelacioj en Gietrzwałd signife influis la religian vivon de la regiono refreŝiginte la nacian konsion de la pola loĝantaro de Varmio, subigata tiam al forta germanigo. Ili firmigis la polan identecokonscion kaj unuecosenton de Varmi-loĝantoj kun poloj sur aliaj polaj teritorioj dispartigitaj inter Prusio, Rusio kaj Aŭstrio.

El la elsendo 25.06.2025. Legas Gabi – 01′ 44″