Usonaj sciencistoj rekreis recepton, aŭ prefere receptojn por produkti la egiptan bluon. Ĉi tiu malnova sintetika pigmento estis eksterordinare alte taksata en la antikva mondo kaj aplikata en la epoko ankoraŭ antaŭ la 1-a dinastio, do ĉ. 3250-a jaro antaŭ Kristo.
Ĝi estis uzata en la antikva Egiptio en la loko de multekostaj materialoj kiel turkiso aŭ lapislazulo. Dum miloj da jaroj oni pentris per ĝi lignon, murojn, ŝtonojn kaj mumikartonaĵojn. Tamen la scio pri ĝia produktado perdiĝis.
Du usonaj kulturinstitucioj turnis sin al sciencistoj en la Vaŝingtona Ŝtata Universitao kun peto rekrei la egiptan bluon por iliaj ekspozicibezonoj. Por sciencistoj tiel doniĝis la okazo pli porfunde okupiĝi pri materialo, kiu de jaroj ĝuas kreskantan interesiĝon. La egipta bluo ofte havis malhelbluan, opakan, grizan aŭ verdan nuancojn. Sciencistoj konjektis do, ke tiuj diferencoj rezultis el diversaj metodoj aplikataj de metiistoj en malsamaj lokoj. Ili samtempe premisis, ke la universaleco de la pigmento mem signifis, ke ekzistis iu baza recpto.
Kiel dirite la interesiĝo pri la egipta bluo kreskis en la lastaj jaroj. i.a. pro tio, ke ĝi havas interesajn optikajn, magnetajn kaj biologiajn proprecojn, kaj sekve eblas ĝin uzi en modernaj teknologioj. Ekzemple la egipta bluo emisias lumon en la infraruĝa gamo, kio ne estas videbla por la homa okulo. Tio tamen signifas, ke ĝi povas estis aplikata ekzemple por krei farbojn rezistajn je falsado. Krome ĝia kemia konsisto similas al tiu de alttemperaturaj superkonduktantoj, do alia sfero por konsderi aplikeblon.
La vaŝingtonaj kemiistoj, inĝenieroj, mineralogoj kaj egiptologoj kreis 12 diversajn receptojn por la egipta bluo, en kies konsiston eniris silicia oksido, kupro, kalcio kaj natria karbonato. La preparitajn miksaĵojn ili varmigadis ĝis unu mil celsiusaj gradoj dum unu ĝis 11 horoj konsiderante teknikajn eblecojn pri kiuj disponis antikvaj metiistoj. Post malvarmigo de la provaĵoj en malsama daŭro la provaĵoj estis ekzamenitaj helpe de modernaj analizaj teknikoj. Sekve la akirita materialo estis komparita kun provaĵoj el du malsamaj egiptaj artefaktoj.
Oni rimarkis, ke la pigmento estis altgrade heterogena kaj signifajn diferencojn en kolornuanco eblis akiri dank’ al malgrandaj modifoj en la produkta procezo. La plej surpriza estis la fakto, ke la plej intensan bluon oni akiris, kiam en ilia miksaĵo la bluaj ingrediencoj troviĝis nur 50-procente. Ne gravis la ceteraj. Montriĝis, ke ĉiu pigmentopartiklo enhavas tutan gamon da malsamaj ingrediencoj.
La akiritaj provaĵoj de la egipta bluo de la vaŝigntonaj esploristoj estas nun ekspoziciataj en Carnegi-muzeo de Naturhistorio en Pitsburgo, Pensilvanio.
El la elsendo 10.06.2025. Legas Barbara – 04′ 14″