Inter la 12-a de junio kaj la 31-a de oktobro 2025 en la varsovia Muzeo de Frederiko Chopin eblas rigardi la ekspozicion pri arto kaj muziko, amikeco, emocioj kaj memoro. La herooj de la ekspozicio „Vivo romantika. Chopin, Scheffer, Delacroix, Sand” estas artistoj, kiuj dum kelkaj jaroj vivis najbare en la pariza kvartalo >Nova Ateno< tenante amikajn rilatojn kaj reciproke sin inspirante. Kiel fokusejo de la societo funkciis la pariza laborejo de la dana romantika pentristo Ary Scheffer, en kiu nun troviĝas la sidejo de la Muzeo de Romantika Vivo. Krom la ekspoziciherooj estis en ĝi renkontiĝantaj ankaŭ multaj poloj loĝantaj tiam en Parizo, i.a. unu el la plej grandaj polaj romantikaj poetoj Zygmunt Krasiński kun la edzino Elizabeta. La unua parto de la ekspozicio >Laborejo de Ary Scheffer en Parizo< poksimigas la etoson de ĉi tiu loko, la alia ligiĝas kun romantikaj temoj, kiuj speguliĝis en la arto de la tuta Eŭropo. Aparta loko estas dediĉita al balado kiel ĝenro same en pentroarto, literaturo kiel ankaŭ en muziko, kion reliefigas la manuskripto de la balado Re-minora numero 52 de Frederiko Chopin. La parto Romantika Rondo estas dediĉita al la plej proksimaj amikoj de la fama artista parto George Sand kaj Frederiko Chopin. La ekspozicisegmento dediĉita al memoraĵoj proksimigas la tiaman manieron kultivi memoron pri proksimuloj kaj personoj famaj. En la varsovia ekspozicio eblas rigardi elektitajn objektojn disponigitajn de la pariza Muzeo de Romantika Vivo.

El la elsendo 05.06.2025. Legas Maciek – 01′ 53″