Per la koncerto de la ensemblo de la kirka muziko „Varslavia” el Varsovio, la gajninto de Grand Prix de la pasintjara eldono de la evento en Hajnówka – la nord-orienta Pollando -komenciĝis la nunjaraj Tagoj de la Kirka Muziko. En la konkursa parto de la festivalo partoprenas 23 korusoj el Pollando, Egiptio, Litovio, Latvio, Rumanio, Serbio kaj Ukrainio. La gajninto de la festivala konkurso estos prezentita dum koncerto de laŭreatoj la plej proksiman sabaton. Inter la akompanaj eventoj troviĝas koncertoj de la konkurspartoprenantoj i.a. en Bjalistoko, Krakovo kaj Bielsk Podlaski. La aparta trajto de la festivalo estas plurnombra partopreno de paroĥaj korusoj, kiuj tra la jaro plenumas la kirkan muzikon dum la religiaj celebradoj.
La Tagoj de la Kirka Muziko en Hajnówka ne estas la unusola festivalo de ĉi-speca muzko en la Podlaĥia Vojevodio, opiniata la ortodoksa centro en Pollando. En la dua duono de majo en Bjalistoko okazos la nunjara eldono de la Internacia Festivalo de la Kirka Muziko Hajnówka 2025, kiu antaŭ pli ol 20 jaroj estis translokita al la ĉefa urbo de la regiono.
El la elsendo 15.05.2025. Legas Maciek – 01′ 21″