La okazintaj lastdimanĉe prezidentaj balotoj en Pollando ne alportis definitivan rezulton. La 1-an de junio en la 2-a balotraŭndo renkontiĝos Rafał Trzaskowski, la viceprezidanto de la Civitana Platformo, kiu havas plimulton en la registaro de Donald Tusk, enviviganta en Pollando de unu kaj duona jaroj la principojn de batalanta demokratio. Li akiris 31,36 procentojn de la voĉoj. Lia sendependa kontraŭulo Karol Nawrocki, subtenata de Juro kaj Justeco, ricevis 29,54 procentojn de la voĉoj. La balotfrekventeco egalis al 67,31 procentoj.
Kun la ĉeesto de pli ol 200 mil partoprenantoj kaj 150 oficialaj delegacioj el la tuta mondo en Vatikano okazis la solena inaŭguro de la pontikifa oficado de la 267-a papo en la historio de la Eklezio, Leono la 14-a la unua papo devenanta el Usono. En sia homilio la nova papo alvokis al unueco kaj paco. Li rekte diris pri fratoj kaj fratinoj, kiuj suferas pro la mlitoj. „En la Sfero de Gazo infanoj, familioj kaj grandaĝuloj suferas malsaton. En Mjanmao, Birmo novaj militagadoj detruis senkulpajn vivestaĵojn. Sieĝata Ukrainio atendas intertraktojn pri justa kaj firma paco”. La inaŭgura pontifika meso havis riĉan liturgian formon karakterizan por tiuspecaj inaŭguroj. Leono la 14-a deklaris, ke lia misio konsistos en zorgo pri fideleco al la tradicio, aliflanke alrigardo al estonteco, kio signifas ligadon de tradicio kun moderneco.
Lastlunde la franca prezidento kaj la brita kaj kanada ĉefministroj alvokis Israelon ĉesigi la ofensivon de la Strefo de Gazaa, aldonante ke se Israelo ne malblokos por ĝi helpon ili entreprenos konkretajn paŝojn. La tri politikistoj deklaris sin kontraŭ ĉia plukonstruado de nelegalaj israelaj setlejoj ĉe la okupaciata Okcidenta Bordo kaj minacis per sankcioj kaze de ilia plua konstruado. En ilia komuniko troviĝas ankaŭ alvoko al Hamas tuj liberigi kruele tenatajn israelajn ostaĝojn kaj subteno por la klopdooj de Usono, Kataro kaj Egiptio favore al armistico. La gvidanoj de Francio, Britio kaj Kanado devontiĝis agnoski la ŝtatanecon de Palestino.
El la elsendo 20.05.2025. Legas Krystyna kaj Barbara – 03′ 03″