Ekde fino de aprilo 2025 en la loko Mamerki en Mazurio (la norda Pollando) eblas rigardi replikon, duplikaton de la Sukcena Ĉambro. Ĝia rekreo sukcesis helpe de la noveca prestekniko 3D.
Mamerki estas arbara setlejo en la varmia-mazuria vojevodio en la komunumo Węgorzewo. Ĝi estas konata al turistoj pro la troviĝanta tie komplekso de 30 bunkroj, en kiuj troviĝis la Ĉefa Kvartiro de la Germanaj Kontinentaj Fortoj dum invado de Germanio kontraŭ Sovetunion. En 2016 kaj 2017 oni serĉis tie la Sukcenan Ĉambron.
La prezentata en la tiea Muzeo de la 2-a Mondmilito Sukcena Ĉambro estas farita en la skalo unu je unu. La ekspozicisalono havas la dimension de 10 je 10 metroj kaj ĝia alteco egalas al 8 metroj. Inter la unuaj gastoj estis esploristoj el Mamerki, kiuj apartenis al skipo serĉanta la originalan ĉambron. Mamerki post la 2-a mondmilito estis unu inter kelkaj lokoj, en kiu estis supozite, ke la Sukcena Ĉambro troviĝas.
La Sukcena Ĉambro kreiĝis en la komenco de la 18-a jarcento por la prusa reĝo Frederiko la 1-a Hohenzollern laŭ la projekto de la gdanska arkitekto, Andrzej Schluster. La Sukcena Ĉambro estis ornamonta lian palacon en Charlottenburg. La filo de Frederiko la 1-a, Frederiko Wilhelm la 1-a donacis la Ĉambron en 1716 al la rusa caro, Petro la Granda. En 1755 la Ĉambro trafis al palaco en Carskie Sioło, kiun prirabis germanoj en 1941 kaj la Ĉambron transportis al kastelo al Kenigsbergo. Kiam en 1945 la urbon konkeris la Ruĝa Armeo la Ĉambro ne plu tie troviĝas. Post la milito Erich Koch, germana militkrimulo ĝis la vivfino troviĝanta en mlliberejo, asertis, ke la Sukcena Ĉambro estis kaŝita en Mamerki. Ĝis nun ĝi ne estis tie retrovita.

El la elsendo 05.05.2025. Legas Maciek – 02′ 17″