Hodiaŭ malfrue vespere en Poznano finiĝos Internacia Lutierista Konkurso post la fina kunsido de la konkursĵurio. La patrono de la konkurso estas pola komponisto kaj violonisto, Henryk Wieniawski. Morgaŭ okazos solena enmanigo de la premioj kaj solena koncerto, dum kiu oni ludos per la venkaj instrumentoj. Ekde sabato en la Muzeo de Muzikaj Instrumentoj en Poznano eblos ilin rigardi dum ekspozicio de konkursintaj instrumentoj.
La poznana konkurso estas unu el la plej prestiĝaj lutieristaj konkuroj en la mondo, kiun povas partopreni lutieristoj el la tuta mondo sendepende de la aĝo. La ĉefa celo de la konkurso estas elekto de instrumentoj kun la plej bonaj sontrajtoj kaj distingiĝantaj per la plej majstra finpretigo de la instrumentoj. Por observi la plej altajn normojn de honesteco kaj objektiveco ĝis la finverdikto la intrumentoj estas anonimaj. Tio signifas i.a., ke la instrumentoj ne povis esti liveritaj persone de iliaj kreintoj, sed nur perpoŝte aŭ per kuriero. Por la kokurso venis 76 instrumentoj, kiuj estas juĝitaj trietape. La lasta malfermita por la publiko taksis la sonadon de violonoj en la ĉambraj kaj estradaj kondiĉoj.
La ĵurion konsistantan el lutieristoj kaj violonistoj prezidas Frank Ravatin el Francio, renoma lutieristo, distingita per pluraj premioj kaj rekonita ĵuriano de la plej gravaj konkursoj i.a. en Parizo Pekino, Manĉestro kaj Mittenwald.

El la elsendo 15.05.2025. Legas Maciek – 01′ 44″