Hodiaŭ ni proponas viziti iun urbon des pli, ke ne temas pri iu meza urbo. Zamość, kiu situas en la sud-orienta parto de Pollando dum jarcentoj estis difinata kiel Perlo de la Renesanco aŭ kiel Padovo de la Nordo. Do, temas pri la loko preskaŭ neimageble bela kaj samtempe eksterordinara. Nome Zamość estis konstruita kiel ideala urbo–fortikaĵo, kiun neniam suksesis konkeri  kiu ajn malamiko. Sed, ĝi samtempe estas loko – kio pro ĝia fortikaĵa karaktero povas surprizi – famiĝanta en la tuta Eŭropo pro toleremo kaj bunto de konfesioj kaj nacioj, ĉar jam ekde komenco oni difinis ĝin „malferma urbo”.
Ĝia nomo – Zamość  deriviĝas de la familia nomo de ĝia fondinto,  pola hetmano kaj granda reĝa kanceliero,   Jan Zamoyski. Li establis urbon en la 1580-a jaro, en loko kie ĝis tiam troviĝis nenio. Projektis ĝin itala arkitekto, Bernardo Mornado. Substrekidas, ke li projektis same religiajn objektojn kiel ankaŭ palacon, alt-lernejon kaj ĉiujn defend-konstruaĵojn. Ĉu lia grandega laboro ankoraŭ hodiaŭ impresas? Sendispute. La centro de Zamość – ĝia arkitektura aspekto kun ĉirkaŭ 120 monumentoj troviĝantaj ĉi tie – estas opiniata unu el la plej valoraj lokoj laŭ la arta kaj historia vidpunktoj en la monda skalo. Sekve, komence de la 90-aj jaroj ĝi estis registrita sur la listo de la monda kultur-heredaĵo de Unesko.
Kaj kion diri pri la historio de la urbo? Pro sia malfermiteco kaj beleco  Zamość logis elstarajn loĝantojn,  same homojn de politiko kiel ankaŭ artistojn,  polojn kaj eksterlandanojn. Ne plenaj 10 jarojn post sia establo Zamość fariĝis mozaiko de la enloĝantaj ĝin nacioj. Entute temis pri reprezentantoj de 12 plurkonfesiaj naciaj grupoj. Krom grekoj,  armenoj kaj  judoj loĝis ĉi tie hispanoj, angloj, skotoj, germanoj, italoj, nederlandanoj, turkoj kaj eĉ persoj. Dank’ al ili la urbo ricevis  neripeteblan karakteron. Eĉ la  bazaroj en Zamość havis tute alian karakteron ol en aliaj regionoj de Pollando, ĉar multe pli orientan.   Do, tute nature ĝi transformiĝis en gravan komercan centron, bone primastrumitan kaj aranĝitan. Ĝuste tra ĝi oni veturigis al Eŭropo grekajn vinojn, orientajn teksaĵojn, ledon, peltojn kaj eĉ turkajn ĉevalojn.
Sed, Zamość signifis ne nur komercon. La urbofondinto, Jan Zamoyski establis ankaŭ Altlernejon, la tn. Akamemion de Zamoyski-familio. Ĝiaj konstruaĵoj apartenas hodiaŭ al la plej malnovaj universitataj konstruaĵoj. Ĝi estis establita jam 14 jarojn post la fondo de la urbo kaj tiam ĝi estis la tria altlernejo en Pola Respubliko, du aliaj troviĝis en Krakovo kaj Wilno. Samtempe, oni aplikis en ĝi tre modernajn solvojn laŭ tiamaj kondiĉoj, i.a. lernejo, presejo kaj eldonejo formis  unu institucion. Klerecon ricevis  ĉi tie la elito de 16- kaj 17-jarcenta Pollando: juristoj, kuracistoj, instruistoj kaj teologoj. Ĝi ankaŭ kontribuis al la lingva kulturo de polaj potenculoj loĝantaj en la orientaj partoj de Pollando, pro populariĝo de la turka lingvo!
Sed, kiel ni menciis la urbo estis planita kaj fariĝis fama fortikaĵo – en la 16-a kaj 17-a jarcentoj – la plej moderna en Pollando. Hodiaŭ pri ĝia karaktero – krom multaj aliaj defendo-konstruaĵoj – memorigas grandegaj urbopordegoj, kiujn neniam suksesis konkeri kiu ajn malamiko, nek ukrainanoj nek svedoj komandataj de sia reĝo.
La iama centro de la urbo,  Granda Foirplaco, kiu  per sia aspekto similas al italaj foirplacoj plenumas senĉese la saman rolon. Ĝian belecon reliefigas malnovaj brikdomoj, ankaŭ tiuj kun la armena karaktero –  buntkoloraj, riĉe ornamitaj.  Ili kaŭzas, ke la gastoj de Zamość ricevas la  impreson troviĝi signife pli oriente de Eŭropo. Kaj tiun karakteron havas neniu alia pola urbo.

El la elsendo 15.05.2025. Legas Barbara – 04′ 58″