Sabate, la 26-an de aprilo en la unua ĉefurbo de Pollando, Gniezno okazos Solena Asembleo de la polaj deputitoj kaj senatanoj. La evento ligos al la Miljarariĝo de la Pola Reĝolando, kiam la Piastdinastia princo Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava) surhavis la reĝan kronon.
La pola Sejmo proklamis la 2025-an kiel Jubilean Jaron ligitan kun la transpreno de la reĝinsignoj fare de la du unuaj reĝoj de Pollando, Bolesław Chrobry kaj sekve lia filo Mieszko la 2-a Lambert. Tio estis klara signalo por la tiama mondo, ke la juna pola ŝtato estas sendependa kaj suverena, ke komenciĝis la firmiĝado de ĝia pozicio sur la mezepoka mapo de Eŭropo, kiu el la princolando transformiĝis en la reĝolandon.
La publikaj solenadoj ligitaj kun la Miljariĝo de la Pola Reĝolando komenciĝis jam la 12-an de aprilo en Varsovio. Tiam laŭ la Krakowskie Przedmieście-strato moviĝis Granda Patriota Marŝo omaĝanta la Miljariĝon. Partoprenis ĝin ĉirkaŭ 100 mil personoj el la tuta lando. Similaj eventoj ligitaj kun la 1000-jariĝo de la Pola Reĝolando okazas ankaŭ en aliaj lokoj de la lando.
La evento havis ne sole historian dimension, sed estis ankaŭ la okazo bati rekordon, se temas pri la nombro de personoj samtempe dancantaj la paradan polonezon. La rekordo de la 2024-a jaro, kiun oni notis en Sokołów Podaski kiam dancis ĝin 635 paroj, estis brile superita. En Varsovio la faman polonezon de Wojciech Kilar el la filmo „Sinjoro Tadeo” dancis samtempe 1165 paroj. Ni aldonu, ke polonezo kiel la nacia pola danco estis registrita en la Reprezenta Unesko-Listo de la Kultuta Heredaĵo de Homaro en 2023-a jaro.
El la elsendo 20.04.2025. Legas Maciek – 01′ 59″