La Scienca Centro Kopernik enketis lernantojn en la aĝgrupo 13-19 vivojaroj pri la temo „Porteblaj elektronikaj akcesoraĵoj en la lernado kaj instruado”. Rezultas el ili, ke 96 procentoj de polaj dekkeljaruloj utiligas inteligentajn poŝtelefonojn, 93 procentoj disponas pri ili kiel personaj komunikiloj kaj 65 procentaj preskaŭ neniam disiĝas de ili. Ili servas por distro, flegado de interesiĝoj, dum realigado de hejmaj taskoj, dum lecjonoj. 80 procentoj de la enketitoj uzas inteligentajn telefonojn en publikaj transportiloj, 66 procentoj dum renkontĝoj.
Ne nur porteblaj inteligentaj telefonoj estas en la dispono de dekkelkjaruloj. 79 procentoj de ili utiligas ankaŭ tekokomputilojn, 48 procentojn – ludkonzolojn, 39 procentoj – tabletojn, 31 procentoj saĝhorloĝojn, 11 procentoj bitlegilojn. Se dumtage junuloj uzas prefere inteligentajn poŝtelefonojn, posttagmeze kaj vespere ili utiligas aldone tekokomputilojn aŭ dratkonektitajn komputilojn. Ĉi-lastajn utiligas 48 procentoj de la lernantoj.
Inteligentajn poŝtelefonojn polaj junuloj povas uzi ankaŭ en lernejoj. Tion oni konfirmis en 84 procentoj de la donitaj respondoj. Pli ol 78 procentoj de la enketitaj junuloj, kiuj uzas inteligentajn poŝtelefonojn en lernejoj deklaras, ke instruistoj – almenaŭ kelkfoje – rekomendas dum leciono fari iun taskon konsultante saĝtelefonon. Plej ofte dum lecionoj de fremda lingvo, informadiko, matematiko, la pola lingvo, geografio, historio, biologio.
Farante la hejmajn taskojn lernantoj havas je sia dispono ĉiujn disponeblajn elektronikaĵojn. Taskojn ligitajn kun la lernoprogramo kaj kreado de aŭdio-, video- kaj fototaskoj ili faras helpe de dratkonektitaj komputiloj. Por notoj kaj verkado plej ofte estas uzataj tekokomputiloj. En pliaj lokoj troviĝas dratkonektitaj komputiloj, tabletoj kaj inteligentaj telefonoj.
El la elsendo 10.04.2025. Legas Gabi – 02′ 49″